Kulturo de Skotlando

Saturday, March 17, 2007

New Lanark: industra kaj socia utopio


Mi loĝas proksime al la industria vilaĝo de New Lanark kie okazis la rimarkinda socia eksperimento de David Dale kaj Robert Owen. La vilaĝo troviĝas sur la mondlisto de UNESKO: prave rilate al la konunumo kiu estis starigita tie; kaj ankaŭ prave rilate al la simpla tamen nobla arkitekturo de la konstuaĵaro.

Antaŭ kelke da jaroj mi iris al New Lanark kun Aleksandro Melnikov el Rostov/Don en Rusio. La vilaĝo troviĝas en tre pitoreska loko surborde la la rivero Clyde. Mi ne sciigis Aleksandon pri la celo de nia ekskurseto. La vilaĝo estas kaŝita pro situo en profunda ravino. Subite - kaj dramece - ĝi ekaperis. Aleleksandro rigardis ĝin kun miro. "Estis bildo de ĉi tiu loko en lernolibro kiun mi uzis en la elementa lernejo!"

Li kompreneble pravis. Dum la jaroj la konstruaĵoj kadukiĝis; tamen, antaŭ 25 jaroj oni komencis restaŭri ilin kaj blovi vivon en la lokon. Nun estas interpretejo, hotelo, junulargastejo, restoracioj, butikoj; kaj plejgrave loĝantoj, Vizante ĝin, oni sciiĝas pri la praktika socialismo de la fondintoj.

Ĉi-jare Esperantistoj kongresos tie (15.17 junio 2007). La loko taŭgas, ĉar la utopiecaj pioniroj vere estis praEsperantistoj! David Kelso, prezidanto de EAS, atendas kongresanojn el ĉiuj landoj.

4 Comments:

  • Bonan vesperon!

    Pri la eksperimento en New Lanark Fabriko mi lernis tiam, kiam mi estis studento.

    Sed mi ne konas lin, David Dale.
    C^u li estis socialisto?

    Good evening!
    I have learned about the experiment at New-Lanark-Fabrik in my high-school days.
    But I don't know David Dale.
    Was he a socialist?

    La unua foj estas tio c^i, kio mi enskribas al la blog en Esperanto-lingvo au~ en Anglo-lingvo.

    It's the the first time, that I make a comment to "blog" in English and Esperanto.

    G^is la.

    By Anonymous Anonymous, at 11:12 am  

  • Pardonon.
    Ne "unua foj" sed "unua fojo".
    Bonvolu gvidi min.

    By Anonymous Anonymous, at 11:16 am  

  • Tre interesa kaj historia loko!

    Estas samspeca loko en Francio, nelonge de cxe mi, tio estas la "Familistero" en Guise, konstruita de Johano-Baptisto GODIN:
    http://fr.wikipedia.org/wiki/Familist%C3%A8re
    Familistère - Wikipédia

    By Anonymous Anonymous, at 7:31 pm  

  • thank you

    By Anonymous izmir çetesi, at 11:30 pm  

Post a Comment

<< Home