Kulturo de Skotlando

Monday, December 19, 2005

Arkitekturo kaj arkitektoj de Skotlando


Estas mia intenco verki de tempo-al-tempo pri skotaj arkitektoj kaj arkitekturo. Materialo en Esperanto preskaŭ tute mankas (ekzemple: biografio de Robert Adam mankas en Vikipedio); kaj arkitekturo estas pli grava elemento de la Kulturo de Skotlando ol la plejmulto supozas. Arkitektura historio ne estis mia fako; tamen, mi komencis studi la temon antaŭ 30 jaroj kaj mia scio estas iom pli ol diletanta.

Skotlando estas konata tutmonde pro ĝia pejzaĝo, historio, literaturo, romantikismo kaj inĝenierado. La konstruita ĉirkaŭaĵo estas iom negektata de potencialaj turistoj. Eble la trafa escepto estas la urba pejzaĝo de la ĉefurbo, Edinburgo, kiu estas unu el la plej belaj eŭropaj urboj: fakto oficiale agnoskita de UNESCO.

La arkitekturo de Skotlando ne estas la ekvivalento de Italio; sed Skotlando estas malgranda lando, kaj la arkitekturaĵoj pli imponas ol oni supozus.

Tipologio inkluzivus prahistoriaĵojn (ekzemple en Orkadio); kastelojn kiuj dominis arkitekturon dum 1000 jaroj; la fruan Renesancon; la pitoreskaĵojn de la 18a jarcento; la eksterordinaran diverecon de la 19a jarcento; la apogeon de la frua 20a jarcento; kaj la dialogon kun la Moderna Movado.

Tio sufiĉas nun; sed mi volas estonte pritrakteti arkitekturon kaj arkitektojn kaj provi ilin kunteksigi.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home