Kulturo de Skotlando

Saturday, February 26, 2005

Lingvoj de Skotlando

Miskonceptoj abundas pri la lingvoj parolataj en Skotlando; ekzemple multaj false kredas ke la skota estas la gaela.

Ankaŭ oni supozas false ke la skota estas dailekto de la angla.

Multaj ne scias pri la antikveco de la skota (ĝermana lingvo) kiu alvenis antaŭ ĉirkaŭ 1400 jaroj.

Pro la alianco inter Skotlando kaj Francio la franca influis la lingvojn de Skotlando; tamen, Skotlando neniam estis kokerita de la normandanoj; tial la flankenpuŝo de la indiĝena lingvo kiu okazis en Anglio ne okazis en Skotlando.

Bonŝance Ed Robertson verkis fascinan resumon pri la Lingvoj de Skotlando.

Mi rekomendas ke vi legu ĝin!

1 Comments:

  • pri la influo de Francio en Skotlando mi legis amuzan anekdoton:
    Kiam Mary Stuart revenis de Francio post morto de Francisko la Dua, ĝi kunvenigis sian francan kuiriston, tiu plibonigis tradician skotan recepton de kuko (shortbread) kaj nomis tion france "petites gautelles" (= malgrandaj flanoj), la skotoj, kiujn ne komprenis la vortojn, interpretis ilin kiel "petticoat tails" (vostoj de subjupoj), kaj la nomo restis, kaj estas bone konata de turistoj (ankaŭ en Francio oni vendas da en ĉiu pribrita butiko).

    By Anonymous Anonymous, at 8:06 pm  

Post a Comment

<< Home