Kulturo de Skotlando

Thursday, August 13, 2009

John Logie Baird


Hodiaŭ (la 13an de aŭgusto) en la jaro 1888 John Logie Baird, la pioniro de televido, naskiĝis en la apudmara skotlanda urbeto de Helensburgh. Li estis unu el la plej rimarkindaj skotaj inĝenieroj kaj sciencistoj. Eĉ hodiaŭ oni ne estas tutcerta pri ĉio kion li faris dum la Dua Mondmilito kiam li laboris sekrete; sed estas neniu sekreto, ke la unua televidsistemo uzita de la BBC estis lia.

Estas ligo enter la kaj Esperanto, ĉar lia filino, Diana, estas Esperantisto; ŝi estas membro de la Glasgova Esperanto-societo kaj la Esperanto-asocio de Skotlando. John Logie Baird estis relative maljuna kiam ŝi naskiĝis; sed ŝi memoras viron kiu estis dediĉita al esplorado kaj kies menso ĉiam estis plenplena de novaj ideoj.

Li mortis en 1946. Malgraŭ liaj gradiozaj atingoj, John Logie Baird neniam riĉiĝis; sed li donis riĉaĵojn al nia mondo!

Thursday, June 25, 2009

Vinfarejo Cairn O' Mohr

Dum la ĉijara Skota Kongreso ni ekskursis (taksie!) al la proksima (al Dundee) vinfarejo Cairn O' More. Vinberoj ne plu kreskas en Skotlando (estonte?), sed aliaj beroj abundas. La vinfarejo situis hejme antaŭ kelkaj jaroj; ĝi nun fukcias profesie: profesie, sed la entrepreno ankoraŭ estas aventurema kaj eksperimentema.

Oni produktas eble 20 tipojn de vinoj el diversaj indiĝenaj fruktoj; ni gustumis eble (mi ne certas!) 8. Kia varieco, kia kvalito! Ordinara vino multe plaĉas al mi; sed ofte ĝi estas treege ordinara! Cairn O' More ne estas ordinara loko; ĝi ankoraŭ estas individuisma eĉ hipieca. Tamen, la komerca flanko estas solida. La vinfarejo gajnis multajn premiojn en konkursoj. Eĉ la skeptkemuloj inter ni konvinkiĝis pri la merito de la premiiĝoj.

Viskio - reĝo de trinkoj - ankoraŭ regas, sed nun estas alia ebleco sperti Skotlandon el la botelo!

Friday, January 16, 2009

La arkitektura lingva problemo

Antaŭnelonge mi legis konferencan referaĵon kiu komparis la 17-jarcentan arkitekturon de Skotlando kun aliaj nordeŭropaj landoj, ekzemple Nederlando, Pollando, Svedio kaj Danlando. La komparo kiu pritraktis renesancajn influojn en altdomoj estis interesa; tamen, la aŭtoro bedaŭris la mankon de artikoloj verkitaj en la angla. Pro la manko de anglaverkaĵoj lia tezo pri unikaj skotaj karakteraĵoj estis tre provizora.

Neniu referaĵo aŭ studo en la lingvoj de la komparitaj landoj estis donitaj.


Kia absurda situacio; tamen, ne unika. Pro la implico, ke la angla reĝas esplorado estas malhelpita. La plejmulto de kleraj verkoj ne estas verkitaj anglalingve. Ni ne forgesu tion malgraŭ la anglacentrisma sinteno kiu arogante paradas en multaj rondoj.

Sunday, October 12, 2008

Adam Smith kaj la nuna Krizo

La skoto, Adam Smith, estis la fondinto de moderna ekonomia teorio. Li komprenis la gravan rolon de la merkato; sed lia ideologio ne estis tiel dekstrema kiel multaj konservativuloj opinias; ĉar li komprenis la gravecon de la ŝtato.

Adam Smith rigore analizis la tiaman ekonomian sistemom. Estas ironie, ke li poste fariĝis guruo por la dekstra, kaj liaj komplikaj argumentoj simpliĝis al banalaj sloganoj.

Ni nun ankaŭ devas rigori analizi la kaŭzojn de la nuna krizo; tamen, la bezono de ŝtatinterveno nun fariĝas la nova ortodokseco.

Mi konsentas pri la necesa rolo de la ŝtato; sed mi ne pardonos la politikistojn kiuj subtenis senregan kapitalismon aŭ la homojn kiuj riĉiĝis ignorante la rajtojn de ordinaraj homoj.

Mi certas, ke Adam Smith samopinius!

Saturday, December 15, 2007

La Infana Raso: 3 tradukoj fare de Girvan McKay

Mi jam menciis la lingvan diversecon kiu ekzistas en Skotlando: estas la angla, la skota kaj la skotgaela. (Nuntempe, la lingvoj de Hindio, Pakistano kaj la Mez-Oriento ankaŭ fariĝas gravaj: temo por la estonteco!)

Kompreneble, oni devas aldoni Esperanton; ĉar ĝis estas lingvo por ĉiuj landoj. William Auld plejparte verkis esperante, kvankam li ankaŭ verketis (kaj bonege!) angle kaj skote. La plejmulto opinias, ke La Infana Raso estas lia majstraĵo. Ŝajne li tradukis parton de ĝi en la anglan; sed manuskripto mankas.

Nun Girvan McKay, skotdevena irlandano ĵus tradukis la majstran verkon en la tri lingvojn de Skotlando. Li meritas laŭdegon. Bonvolu rigardi lian kontribuon al skota kulturo, kiu troviĝas PDF-formate ĉe la retejo de Esperantlingva Verkista Asocio.

Tuesday, July 10, 2007

La Kastelo en Skotlando

Oni povas deklari, ke skotoj amas kastelojn. Kasteloj mezepokaj abundas en Skotlando. Lokaj lordoj konstruigis turojn. Komence, ili estis defendeblaj; poste ili romantikiĝis. Dum la 17a kaj 18a jarcentoj domegoj ofte estis kastelecaj.

19jarcente estis eksterordinara ekflorado de kastelecaj konstruaĵoj por domegoj, malliberejoj, fabrikoj, urbodomoj, ktp.

Tio trajto daŭris ĝis la 20a kaj 30a jaroj de la 20a jarcento; sed la Moderna Movado iom-post-iom ekdominis. Nun oni agnoskas, ke la Moderna Movado estis stilo kaj ne la fino de stiloj. Aperas konstruaĵoj diverstipaj, kvankam la konstrumetodoj preskaŭ ĉiam estas modernaj.

Ĉu la kastelo ekaperos denove en Skotlando? Komence grandskala restaŭrado de turkasteloj blindumis homojn pri la nova tendenco. Sed estis evidenco pri Renesanco. Oni atendas kun interso.

Ŝajne skotoj ankoraŭ amas kastelojn!

Saturday, March 17, 2007

New Lanark: industra kaj socia utopio


Mi loĝas proksime al la industria vilaĝo de New Lanark kie okazis la rimarkinda socia eksperimento de David Dale kaj Robert Owen. La vilaĝo troviĝas sur la mondlisto de UNESKO: prave rilate al la konunumo kiu estis starigita tie; kaj ankaŭ prave rilate al la simpla tamen nobla arkitekturo de la konstuaĵaro.

Antaŭ kelke da jaroj mi iris al New Lanark kun Aleksandro Melnikov el Rostov/Don en Rusio. La vilaĝo troviĝas en tre pitoreska loko surborde la la rivero Clyde. Mi ne sciigis Aleksandon pri la celo de nia ekskurseto. La vilaĝo estas kaŝita pro situo en profunda ravino. Subite - kaj dramece - ĝi ekaperis. Aleleksandro rigardis ĝin kun miro. "Estis bildo de ĉi tiu loko en lernolibro kiun mi uzis en la elementa lernejo!"

Li kompreneble pravis. Dum la jaroj la konstruaĵoj kadukiĝis; tamen, antaŭ 25 jaroj oni komencis restaŭri ilin kaj blovi vivon en la lokon. Nun estas interpretejo, hotelo, junulargastejo, restoracioj, butikoj; kaj plejgrave loĝantoj, Vizante ĝin, oni sciiĝas pri la praktika socialismo de la fondintoj.

Ĉi-jare Esperantistoj kongresos tie (15.17 junio 2007). La loko taŭgas, ĉar la utopiecaj pioniroj vere estis praEsperantistoj! David Kelso, prezidanto de EAS, atendas kongresanojn el ĉiuj landoj.