Kulturo de Skotlando

Monday, July 18, 2005

Skotaj sanproblemoj

Sanproblemoj ne mankas en Skotlando: precipe en la eksindustriaj urboj. La statistiko pri Glasgovo ekzemple estas tre ĝena; kvankam, simile al ciuj urbegoj, dependas de la specifa kvartalo kie homoj loĝas.

Unu el la kaŭzoj de malsaneco sendube estas fumado. La Skota Registraro provis eduki homojn; tamen, progreso estis nekontentige malrapida, kvankam denove estas ligo inter fumado, edukiteco kaj klaso.

La Skota Registaro (koalicio de la Laborista kaj Liberalaj partioj) antaŭnelonge decidis, ke predikado ne plu sufiĉas: oni devas agi. La leĝpropono, ke fumado estu prohibita en ĉiuj publikaj lokoj estis metita antaŭ la parlamentanoj. Fakte la propono estis eĉ pli radikala, ĉar privataj kluboj kaj societoj ne eskapis la malpermeson. La Skota Parlamento (kun la nehonorinda ekcepto de kelkaj konservativaj parlamentanoj) voĉdonis por akcepti la novan leĝon. Marton 2006 la prohibo efektiviĝos.

Estas interese, ke la nun akceptita leĝo estos multe pli radikala ol tiu kiu ankoraŭ estas diskutata rilate al Anglio. Tial oni denove havas evidencon pri la radikaleco de la skota koalicio: koalicio kiu ŝajne estas preskaŭ nekonata en la Brita Parlamento kie, laŭ multaj, la du grandaj partioj ambaŭ estas konservativaj!