Kulturo de Skotlando

Thursday, August 11, 2011

Popoltumultoj mankis en Skotlando

La tumultoj en Londono kaj aliloke estis dramecaj kaj timigaj; mi konas kelkajn el la lokoj kie la incidentoj okazis.

Eĉ nun la eventoj similas al koŝmaro.

Ni vidos ĉu io simila okazos estontece.

Interese nenio okazis en Skotlando.

Laŭ Tom Devine, profesoro de skota historio, la kialo estas la malsimila kulturo de Skotlando: laŭ li popoltumultoj preskaŭ mankis en Skotlando dum la pasintaj 250 jaroj.

Liaj komentoj estas pripensindaj, ĉar urba malriĉeco certe ekizitas kelkloke en Skotlando.

Ĉu plia evidenco pri la diferencoj inter Skotlando kaj Anglio?