Kulturo de Skotlando

Tuesday, December 19, 2006

Generalo Haig


Skotoj havas internacian reputacion pri militemo. En la pasinteco ili soldatis en multaj landoj: ekzemple, Rusio kaj Pollando. Unu el la kialoj sendube estis la malriĉeco de Skotlando.

Kiam la parlamentoj de Anglio kaj Skotlando unuiĝis en 1707 skotoj fariĝis grava elemento en la brita militistaro: denove unu el la kialoj estis malriĉeco; tamen, ne la sola.

Dum la Unua Mondmilito generalo Haig kiu naskiĝis apude al Dryburgh en Suda Skotlando estris la britan armeon sur la Okcidenta Fronto. Post la milito lia reputacio plonĝis: oni akuzis lin pri manko de zorgemo pri la vivo (kaj morto) de la armeo.

Antaŭnelonge mi vizitis la pitoreskan ruinon de abatejo Dryburgh. Haig estas enterigita tie. Lia familio ankoraŭ loĝas apude. Piedirante, mi pripensis de tempo-al-tempo la hororaĵojn de la Okcidenta Fronto kaj la rolon de la generalo.

Nuntempaj historiistoj nun restarigas la reputacion de Haig: sekretaj dokumentoj nun povas esti studataj; kaj ŝajne ili montras pli pozitive trajtojn de la militestro. Oni komencas verki reviziismajn biografiojn.

Historiistoj ankoraŭ povas sanĝi niajn konceptojn, ĉu ne? Ni ĉiam permesu, ke ili daŭre esploru.

Antaŭ ol mi eliris la abatejon, mi parolis kun la gardisto en lia butiketo. Ni diskutis multajn aferojn; li estis scioplena pri la loko kaj ĝia apudaĵo. Mi menciis Haig. Li bone sciis pri la komenciĝanta reaprezo de lia reputacio. Li faris neatenditan komenton: "Multaj germanaj turistoj volas rigardi la simplan tombon de la generalo; ili neniam dubis pri lia elstarega rolo dum la Unua Mondmilito."

0 Comments:

Post a Comment

<< Home