Kulturo de Skotlando

Tuesday, May 16, 2006

Skota Insularo


Ĉu vi scias ion pri la insularo kiu troviĝas okcidente de Skotlando? Temas pri unu el la plej belaj regionoj en Eŭropo.

Geografie la insuloj estas tre diversaj; kaj ne ĉiuj estas loĝataj.

Ili estas la hejmlando de la skotgaela; tial estas la ebleco eniĝi en unika lingvo kaj kulturo.

Ne necesas posedi jaĥton: kvankam jaĥti tie estas eksterordinara sperto. Troviĝas multaj pramŝipoj; tial oni povas vojaĝi de insulo al insulo.

Estas sento de malproksimeco; tamen, pasintece ŝipvojaĝado estis multe pli facila ol surgrunda vojaĝado. Pro tio la kelta kulturo enmiksiĝis kun aliaj multe pli ol oni supozas.

Kelkaj el la insuloj estas pli proksimaj al Irlando ol Skotlando. Unu el la temoj de la regiono estas la dialogo inter la du nacioj.

Kompreneble la skotgaela kaj la gaela (aŭ irlanda) ankoraŭ multe similas unu la alia. Kleruloj daŭre debatas ĉu la lingvo estis importita dum la 5a jarcento aŭ ĉu ĝi vere estis indiĝena.

La skota insularo estis la centro de kelta kristanismo; kaj oni iris kun la evangelio de la monaĥejo sur la insulo Iona al Norda Anglio.

Necesas averti vin: la insularo kaptas vizitantojn kaj ili ne povas rezisti pluajn vizitojn. Kelkaj eĉ cedas al la tento starigi novan vivon sur la rando de Eŭropo.

2 Comments:

  • Mi iris en Skotlando en 2003 dum la someraj ferioj. Tio lando estas belega ! Mi ne malfelicxe esplorvojagxis la insulojn (Skye...). Mi nur vidis la grandajn lagojn (Loch Ness, Loch Lomond...), Edinburgon, la sxafojn...

    By Blogger Occitano, at 4:58 pm  

  • Mi iris en Skotlando en 2003 dum la someraj ferioj. Tio lando estas belega ! Mi ne malfelicxe esplorvojagxis la insulojn (Skye...). Mi nur vidis la grandajn lagojn (Loch Ness, Loch Lomond...), Edinburgon, la sxafojn...

    By Blogger Occitano, at 4:58 pm  

Post a Comment

<< Home