Kulturo de Skotlando

Friday, January 27, 2006

Saluton al Roberto Burns!


Mi intencis honorigi la naskiĝdatrevenon de Roberto Burns, la nacia poeto de Skotlando, antaŭ 2 tagoj; tamen, estis misaĵo.

Nune, penteme, mi aperigas la esperantan tradukon de Auld Lang Syne. La originala estas en la skota; tial eble la traduko helpos vin tute kompreni unu el la plej famaj kantoj en la mondo.


Reto Rossetti majstre tradukis.




La iamo longe for


La gekonatojn ĉu ni lasu
defali el memor'?
Ĉu ni ne pensu kare pri
la iamo longe for?

Rekantaĵo:
Iamo longe for, karul',
iamo longe for;
Ni trinku simpatie pro
la iamo longe for!

La kruĉojn jen ni levu kaj
salutu el la kor',
kaj trinku simpatie pro
la iamo longe for!

Montete iam kuris ni
kaj ĉerpis el la flor'
sed penan vojon spuris ni
post iamo longe for.

Geknabe ni en fluo vadis
ĝis la vespera hor',
sed maroj muĝis inter ni
post iamo longe for.

Do jen la manojn, kamarad',
ni prenu kun fervor'
kaj trinku ni profunde pro
la iamo longe for!

1 Comments:

  • Jes bela kanto!

    Estas alia kiun mi aparte ŝatas: To a mouse
    "Best laid schemes of mice and men Gan aft agley, But left us not but grief and pain For Promisd' joy
    Still Thou art blest compared wi' me
    Ktp
    en miaj okuloj Burns cxiam restos tiu poeto terkultivisto, kiu puiisxas sian plugilon en la teroj de Skotlando kaj vidas kompatindan grenmuson fugxantan sian ruinigitan terneston.
    Kiam mi la unuan fojon vojagxis per vagonaro (estis antaucx la privatigo de Britrail!) en Skotlandon estis fine de auxgusto, kaj grenrikolto ne jam faritaj, sed mi rigardadis la malhelajn sub nuboj ondigxantajn skotlandajn kampojn pensante al Burns.

    Tial mi provis esperantigi gxin, sed konjekteble mi ne sukcesos.
    Mi haltis post la tria strofo:

    AL MUSO
    ĵus elfosinte ŝin kun ties nesto per la plugo

    Ho glima timema besteto,
    Kioma teruro en brusteto !
    Necesas ne la urĝfortroto,
    Tiom rapidema!
    Hontus mi provi je via morto
    Per fosil’ murdema !

    Bedaŭras ke la hom-regado
    Iris el natur-kunvivado,
    Ke pravas la via timado
    Al danĝerfonto,
    Antaŭ mi : kiel vi Ter-ido.
    Kiel vi mortonto!

    Ja tamen foje nu ŝtelas vi;
    Kaj do? Kompatindulin’ endas viv’!
    En fask’ nur spiketo por vi
    Ne min damaĝos
    Nur la ceter’ ’stos beno por mi,
    Al mi ne mankos!

    (pluigenda)

    By Anonymous Anonymous, at 7:44 pm  

Post a Comment

<< Home