Kulturo de Skotlando

Wednesday, May 18, 2005

Glasgovo: arkitektura trezorejo

Estas 2 skotaj urboj kies nomoj estas kutime esperantigitaj: Glasgovo kaj Edinburgo. Ilii kontrastas agrable: Edinburgo estas mezepoka, 18a jarcenta kaj poste, Glasgovo estas ĉefĉefe 19a jarcenta kaj frua 20a jarcenta urbego. (Ĝi ankaŭ iom neatendite estas la hejmurbo de la plej bona katedralo en Skotlando kiu datumas de la 12a jarcento.) Oni povas argumenti pri la virtoj de la 2 urboj, sed miaopinie Glasgovo estas anglie kaj internacie subtaksata. Laŭ la vidpunkto de multaj arkitekturaj historiistoj ĝi estas la plej elstara19a jarcenta urbo en Britio. Ĝi posedas 2000 konstruaĵojn kiuj oficiale arkitekture gravas. Plue ĝi estas vivoplena loko kun bunta kultura vivo.

Farinte tiujn asertojn, mi ne volas subtaksi la mirinde belan ĉefurbon! Eble la plej agrabla fakto esta ke oni nur bezonas 40 minutojn por atingi Glasgovon de Edinburgo aŭ inverse.

Mi povus multe pli verki pri la karaktero kaj allogo de Glasgovo, la plej granda skota urbo. (Estontece mi ekprenos la skribilon aŭ pli precize ektajpos!) Nune mi volas sciigi vin pri enkonduka artikolo verkita de Jack Casey, ĝisosta glasgovano.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home