Kulturo de Skotlando

Thursday, April 21, 2005

Nekonata skoto

Unu el la iom bizaraj flankoj de brita politiko estas la sinteno de ĉefministro Tony Blair pri Skotlando. Li naskiĝis en Edinburgo kaj ankaŭ edukiĝis tie en kolegio Fettes, elita multekosta privata lernejo.

Tial li sendube estas skoto; tamen, li ĉiam provas kaŝi ĉi tiun fakton. Li eĉ subtenas la anglan futbalan teamon! Lia parolmaniero estas alia mistero: estas preskaŭ neeble klasifiki ĝin; tamen, neniu spureto ekzistas de la skotangla.

Kio estas la kaŭzo de ĉi tiu stranga fenomeno? Ĉu li ne volas timigi mezan Anglion? Ĉu li volas apartigi sin de financministro Gordon Brown kun kiu li preskaŭ tuttempe kverelas kaj kies skoteco estas klare videbla al la mondo?

Ĉu lia sinteno gravas por skotoj? Eble ne, ĉar li ne apartenas al la skota radikala tradicio, kaj pro lia rolo en la Iraka Milito subtenantoj iom mankas en Skotlando. Ankaŭ lia prezidenteca stilo ne multe plaĉas al skotoj, kaj lia malemo permesi debaton pri gravaj aferoj.

Eble kiam la Laborista Partio fine forpuŝas lin li loĝas en skota kastelo kaj fariĝas skoto denove? Pli probable li trovas loĝlokon en Usono provizitan de la amata kolego George W. Bush.

La usona prezidento pasigis siajn feriojn en Skotlando kiam li estis junulo. Li ofte aludas al sia skoteco. Li restu alia nekonata skoto!

0 Comments:

Post a Comment

<< Home