Kulturo de Skotlando

Monday, December 13, 2004

Kavaliro Walter Scott

Dum nia ĉi-jara Skota Kongreso de Esperanto unu el la temoj estis la romanisto Kavaliro Walter Scott. Antaŭ ol mi faris mallongan prelegon mi restudis lian vivon kaj influon. Mi devas konfesi ke mi ne legis liajn verkojn de post kelke da jaroj; sed mia esplorado nun motivigas min relegi ilin. Unu el la kialoj estas mia kreskanta intereso pri historio ĝenerale kaj priskotlanda historio specife. Ĉar Scott estis la fondinto de la historia romano; kaj pro tio lia influo estis spertita grandskale en kontinenta Eŭropo kaj Usono. Bonkvalitaj historiaj romanoj vivigas la pasintecon; kaj Scott certe faris tion rilate al skota historio, kaj ankaŭ certagrade angla kaj kontinenta. Li havis la propan opinion pri multaj aferoj; sed lia objektiveco estas rimarkinda kiam li esploras historion: neniu estas perfekta; neniu estas tute neperfekta. Tio estas trajto bezonata en la nuntempa mondo: mondo kie orgojlo reĝas, mondo kie oni krude simpligas ĉion; mondo kie oni (aŭ pliprecize Usono?) ŝajne opinias, ke perforto estas fenomeno tute neracia kaj senkaŭza kaj oni ignoras la plendojn de senesperuloj. Walter Scott povas instrui nin hodiaŭ. Ni ekprenu liajan romanojn kaj legu!

0 Comments:

Post a Comment

<< Home