Kulturo de Skotlando

Thursday, July 20, 2006

Malapero de Britio?

Skotlando estas lando maldekstrema, kaj pro tio ŝi dum jardekoj subtenis la britan laboristan partion. La problemo nuntempe - almenaŭ por multaj skotoj - estas la moviĝado dekstren de tiu partio sub la estreco de Tony Blair; tial oni atendas la rezultojn de la skotlanda balotado la venontan jaron kun iom da intereso. La skotlanda ĉefministro, Jack McConnell, vere frontas problemojn, ĉar li ankaŭ estas laborpartiano kaj kvankam li agas malsimile al Blair pri eduk- kaj san-aferoj multaj iomete nejuste kulpigas lin pri a eksterlandaj aventuroj de la brita ĉefministro, kvankam la skota parlamento havas nenian respondecon pri tiuj aferoj.

Nun oni ankaŭ en Anglio protestas kontraŭ la granda rolo de skotaj en la brita registaro kaj precipe en la kabineto. Ekzemple tie oficas Blair mem (skoto kiu ŝajnigas anglecan); financa ministro Gordon Brown (skoto kiu ŝajnigas britecon); kaj enlanda ministro John Reid, skoto kiu timigas ĉiujn kiuj plendas pri lia skoteco!

Ankaŭ en Anglio oni plendas pro britaj parlamentanoj el Skotlando kiuj voĉdonas pri aferoj kiuj nur havas validecon por Anglio. Tion fari certe ne estas tre logika; tamen, Blair defendas la situacion, ĉar li bezonas ilian multnombran subtenadon, kaj la konservativuloj kontraŭstaras ĉar ili nur havas unu parlamentanon el Skotlando!

Estas unu interesa historia fakto: dum preskaŭ 300 jaroj anglaj parlamentanoj decidis pri ĉiuj skotlandaj aferoj. Tial skotoj ne multe ploras pri la plendoj el Anglio.

Tamen, io terure okazis: kiam Anglio partoprenis la mondfutbalpokalon, Anglio fariĝis frenezejo. Oni naive metis demandon al la skotoj: "Ĉu vi subtenos Anglion?" Eĉ la skotlanda ĉefministro indikis sian subtenon de iu teamo kiu ludis kontraŭ Anglio. La angla nacio ŝokoĝis. Nun multaj volas puni la skotojn, kaj pli ol 30% volas sendependiĝi.

Ĉu Britio baldaŭ malaperos!?

0 Comments:

Post a Comment

<< Home