Kulturo de Skotlando

Sunday, December 03, 2006

Ĉu la fino de kulturo en Skotlando?

Estas diversaj kialoj por mia silentemo. La ĉefa estas projektoj kaj planoj rilate al la forpaso de majstro William Auld.

Post iom da tempo la rezultoj konkretiĝos. Ni faros nian eblon ĉiam memorante, ke li apartenis al la kulturoj de Skotlando, Esperantujo kaj la mondo.

Li estis skota poeto kiu plejparte verkis esperante.

Estas ironie, ke mia lasta blogaĵo ĉi tie temis pri Auld la humuristo. Mi eldonis tion ĵus antaŭ lia morto. Tamen, mi ne bedaŭras tion kion mi aperigis: Bill (en Skotlando li preferata nomo estis "Bill") ne estis sobra filozofo; li estis plena de spriteco. Fakte li estis bona aktoro; kaj mi neniam forgeson sian deklamadon de tiu poemo kiu priskribis la vojon al ebrieco!

Laŭ Bill kiam humuro mankas ni ververe estas en la kelo de malespero!

2 Comments:

  • Karega David,
    iom post iom mi klopodas pliriĉigi sekcion en la ttt-ejo de Esperantlingva Verkista Asocio ĝuste pri Auld: http://www.everk.org/index.php?auld

    Se vi havas artikolojn, eseojn, verkopecojn de aŭ pri li, bonvolu sendi ilin al mi nicola.ruggiero@esperanto.it kaj mi ĝojege aldonos ilin.

    dankon,
    Nicola

    By Anonymous Anonymous, at 4:49 pm  

  • Mi jxus vizitis vian bonan blogaron.
    Brave, gxi estas interesa.

    Mi komencis lerni E-on ekde septembro 2005.
    Oktobre, mi kreis personan blogon.
    Ĉu vi akceptos legi ĝin? (Ĝi estas ankoraŭ fresxdata, do mi bezonas kuraĝigon).

    http://www.cxitie.blogspot.com
    NB. la litero x estas necesa inter c kaj i.
    Samideane
    Joel

    By Blogger Joël, at 4:44 pm  

Post a Comment

<< Home