Kulturo de Skotlando

Tuesday, August 01, 2006

Maria Stuart kaj princo Karolo


Antaŭ kelkaj tagoj mi revizitis la reĝan palacon ĉe Linlihgow. Kvankam ĝi nun estas ruinigita, ĝi ankoraŭ estas unu el la plej imponaj frurenesancaj konstruaĵoj en Skotlando; kaj multaj deziras, ke ĝi estu plene restaŭrita: mi konsentas kun tiu opinio.

Tial mi rekomendas viziton al la palaco kaj la gravega apuda preĝejo de Sankta Mikaelo. Oni povas rapide atingi Linlithgow de Glasgovo aŭ Edinburgo per oftaj rapidtrajnoj.

Sed dum mi vizito mi ne ĉefe pripensis arkitekturon: mi rememoris, ke Maria Stuart naskiĝis en la palaco kaj ke Bela Princo Karolo rigardis la ruinojn kiam li estis survoje kun sia armeo al Londono.

Maria estas unu el la plej tragikaj virinoj en eŭropa historio. Ŝi ne estis perfektulino; tamen, ŝia mortigo en Anglio post multaj jaroj de mallibero estis skandalo, kiu ankoraŭ nigrigas la reputacion de Elizabeta la angla reĝino.

Karolo neniam atingis Londonon; li haltigis sian armeon ĉe Derby, kaj komencis retreti norden ĝis la sia fina malvenko sur la batalejo Culloden apude al Inverness: malvenko kiu estigis homan, kulturan kaj lingvan genocidon.

Skotoj estas ĝisoste romantikismaj: Maria ankoraŭ estas amata malgraŭ ŝiaj pekoj, kaj Karolo ankoraŭ kaŝiĝas ie en la okcidentaj insuloj!

0 Comments:

Post a Comment

<< Home