Kulturo de Skotlando

Friday, December 17, 2004

Kio estas skota kulturo?


Estas diversaj elementoj kiuj apartenas al la bildo de Skotlando: tartano, kiltoj, sakflutoj, Maria Stuart, ktp. Ĉu temas pri mitoj aŭ realeco? Jen unu el la temoj kiuj disvolviĝos dum la venontaj tagoj!
kiltisto Posted by Hello

Monday, December 13, 2004

Kavaliro Walter Scott

Dum nia ĉi-jara Skota Kongreso de Esperanto unu el la temoj estis la romanisto Kavaliro Walter Scott. Antaŭ ol mi faris mallongan prelegon mi restudis lian vivon kaj influon. Mi devas konfesi ke mi ne legis liajn verkojn de post kelke da jaroj; sed mia esplorado nun motivigas min relegi ilin. Unu el la kialoj estas mia kreskanta intereso pri historio ĝenerale kaj priskotlanda historio specife. Ĉar Scott estis la fondinto de la historia romano; kaj pro tio lia influo estis spertita grandskale en kontinenta Eŭropo kaj Usono. Bonkvalitaj historiaj romanoj vivigas la pasintecon; kaj Scott certe faris tion rilate al skota historio, kaj ankaŭ certagrade angla kaj kontinenta. Li havis la propan opinion pri multaj aferoj; sed lia objektiveco estas rimarkinda kiam li esploras historion: neniu estas perfekta; neniu estas tute neperfekta. Tio estas trajto bezonata en la nuntempa mondo: mondo kie orgojlo reĝas, mondo kie oni krude simpligas ĉion; mondo kie oni (aŭ pliprecize Usono?) ŝajne opinias, ke perforto estas fenomeno tute neracia kaj senkaŭza kaj oni ignoras la plendojn de senesperuloj. Walter Scott povas instrui nin hodiaŭ. Ni ekprenu liajan romanojn kaj legu!

La nova skota parlamentejo

La nova konstruaĵo estas finfine pretigita: parlamentanoj komencis labori tie en septembro kaj la Reĝino oficiale malfermis ĝin en oktobro. Dum la konstruado oni multe plendis ori la kreskanta prezo kaj la moviĝanta findato, forgesante ke la parlamentejo estas duoble pli granda ol la original koncepto, kaj ke tiaj konstruaĵoj estas raraĵoj en la nuna mondo. Dum la konstruado la skota ĉefministro, Donald Dewar, kaj la ĉefarkitekto, Enric Miralles, mortis. Tamen, pro la celanalizado de nunaj skotaj parlamentanoj kaj la daŭra laboro de la edinburga partnera firmao de Miralles, RMJM, la vizio fine efektiviĝas. Kaj la rezulto? Tutcerte, arkitektura majstraĵo ekstere kaj interne: ikona katedralo plenplena de enigmaj spacoj, belegaj materialoj kaj himno al la skota nacio. La nova parlamentejo troviĝas sur la rando de mezepoka Edinburgo apud la palaco Holyrood. Ĝia ĉirkaŭajo estas eksreordinare pitoreska. Kaj ĝi sendube faros sian kontribuon al unu el la plej bela urboj en Eŭropo. Pli bone ke oni pagi monon por tio ol por milita morto kaj detruado. Venu kaj rigardu!

Skota viskio

Estas terura fakto, ke oni verkis preskaŭ nenion en Esperanto pri la plej fama produktaĵo de Skotlando; tio eats: viskio. Dum la venontaj semajnoj mi provos ŝtopi tiun breĉon! Mi ne estas fakulo; tamen, nacia fiero devigas min ion fari. Viskio estas kompleksa trinkaĵo; kaj oni devas trejniĝi por apreci ĝin. La fenomeno fakte temas pri viskioj; simile kiel oni studas (kaj trinkas) vinojn. Estontece mi klarigos tion. Tamen, komence mi tostas vin esperante ke la "Akvo de Vivo" kontrastos agrable kun la hororaĵoj kiuj nun okazas en nia mondo. Se vi legetas la anglan, jen loko rigardinda por pluaj informoj; sed la tasko verki ion en Esperanto ne forflugos! Skotlando estas antikva lando de kiltoj, tartanoj, natura beleco, Maria Stuarto, inĝenieroj, mitoj; kaj viskio!

Difino de skota kulturo

La termino kulturo estas ambigua eĉ en Esperanto.

Tamen, en ĉi tiu blogo mi pritraktos kaj altnivelan kaj popularan kulturon de Skotlando.

Espereble vizitantoj lernos ion pri nia malgranda lando; eble mi sukcesos forigi mitojn.

Tamen, la 2 celoj estas eduki kaj distri.

Ĝi estos paca armilo de la Esperanto-Asocio de Skotlando.