Kulturo de Skotlando

Friday, March 25, 2005

John Logie Baird: inĝeniero kaj inventisto

Skotlando ofte neglektas aŭ subtaksas siajn gefilojn. Tamen, John Logie Baird estas ekcepto: li estas honorata en la propra lando. Post kelkaj konversacioj kun eksterlandanoj mi konscias, ke lia rolo kiel pioniro de televido (kaj multaj aliaj teknologiaj aferoj) estas nekonata aŭ subtaksata.

Antaŭnelonge James Dyson laŭdis lin dum la jara prelego Richard Dimbleby kiu estas okazigita de la BBC. Li laŭdis lin kiel inventiston kaj inĝenieron, sunstekante la nobleco de la inĝenierika profesio. Baird ververe inspiris lin.

Artikolo pri Baird ne troviĝas en la Vikipedio (ni kulpas!); sed skota Esperantisto verkis rete pri lia televida flanko.

Skotaj inĝenieroj transformis la mondon. Kial Skotlando produktis tiom da inĝenieroj estas studinda fenomeno.

Diana Richardson, la filino de Logie Baird, estas Esperantistino. Ŝi verkis esperantan poemon pri siaj gepatroj.

Monday, March 07, 2005

Skotlando malsimilas politike

En Britio one nuntempe politike kampanjadas : ĉiuj certas, ke balotado por la Parlamento Westminister okazos frue en majo. Tamen, la registaro (aŭ ĉu mi volas diri ĉefministro Tony Blair?) ankoraŭ ne faris oficialan anoncon. Necesas laŭ la bizaraj ritoj britaj ke la ĉefministro formale sciigu la reĝinon.

Skotlando ankaŭ partoprenas la balotadon, ĉar ankoraŭ estas skotaj parlamentanoj ĉe Westminister: kvankam ĉi-okaze la kvanto malgrandiĝos.

Kompreneble Skotlando havas la propran Parlamenton Holyrood; tamen, ĝi ne havas potencon pri bagatelaĵoj kiel militado en Irako, pensioj, akcepto (aŭ kutime malakcepto de azilanoj), domarestado, ktp, ktp.

Tamen, la skota parlamento respondecas pri multaj enlandaj aferoj; sed ŝajne Anglio ankoraŭ ne scias pri la diferencoj skotlandaj: diferencoj kiuj estas rezulto de la koalicio en Skotlando inter la Laborista kaj la Liberala Partioj. (Paranteze ekzistas koalicio pro proporcia elektado en Skotland: anatema dogmo por Tony Blair. Estas jam decidite apliki tiun voĉdonsistemon loke: denove anatemo por Tony!)

Skotoj geniĝas kiam la BBC (kaj anglaj politikistoj) aludas al agplanoj por edukado. la nacia sanservo kaj multaj aliaj afero,j kiuj havas nenian validecon por Skotlando, ĉar ĉi tie oni decidis agi malsimile. Miaopinie la adjektivo "angla" mankas en Anglio, ĉar tuttempe oni forgesas uzi ĝin pri ministroj kies respondeco nur validas por anglaj aferoj; ekzemple eduka ministro Ruth Kelly tiel Blair-isme paroladis al konferenco de lernejestroj ke la partoprenintoj videble kaj aŭdeble mokis ŝin. Tamen, la gazetaro forgesis mencii ke ŝia regno nur estas Anglio.

Ĉu mi troigas? Ĉu skotoj vundiĝas pro piketoj? Mi pensas, ke ne. En Anglio oni ignoras Skotlandon: ĉio estas angliocentra.

Tamen, mi volas fari alian punkton: Tony Blair naskiĝis kaj edukiĝis en Edinburgo. Li neniam mencias tion publike. Skotoj povus pardoni tion se lia agado estus radikala; sed li plikonservativiĝas ĉiutage.

Keir Hardy la fondinto de la laborista partio naskiĝis en centra Skotlando; li daŭre influas la skotan psikon: radikale!