Kulturo de Skotlando

Friday, January 27, 2006

Saluton al Roberto Burns!


Mi intencis honorigi la naskiĝdatrevenon de Roberto Burns, la nacia poeto de Skotlando, antaŭ 2 tagoj; tamen, estis misaĵo.

Nune, penteme, mi aperigas la esperantan tradukon de Auld Lang Syne. La originala estas en la skota; tial eble la traduko helpos vin tute kompreni unu el la plej famaj kantoj en la mondo.


Reto Rossetti majstre tradukis.




La iamo longe for


La gekonatojn ĉu ni lasu
defali el memor'?
Ĉu ni ne pensu kare pri
la iamo longe for?

Rekantaĵo:
Iamo longe for, karul',
iamo longe for;
Ni trinku simpatie pro
la iamo longe for!

La kruĉojn jen ni levu kaj
salutu el la kor',
kaj trinku simpatie pro
la iamo longe for!

Montete iam kuris ni
kaj ĉerpis el la flor'
sed penan vojon spuris ni
post iamo longe for.

Geknabe ni en fluo vadis
ĝis la vespera hor',
sed maroj muĝis inter ni
post iamo longe for.

Do jen la manojn, kamarad',
ni prenu kun fervor'
kaj trinku ni profunde pro
la iamo longe for!