Kulturo de Skotlando

Saturday, February 26, 2005

Lingvoj de Skotlando

Miskonceptoj abundas pri la lingvoj parolataj en Skotlando; ekzemple multaj false kredas ke la skota estas la gaela.

Ankaŭ oni supozas false ke la skota estas dailekto de la angla.

Multaj ne scias pri la antikveco de la skota (ĝermana lingvo) kiu alvenis antaŭ ĉirkaŭ 1400 jaroj.

Pro la alianco inter Skotlando kaj Francio la franca influis la lingvojn de Skotlando; tamen, Skotlando neniam estis kokerita de la normandanoj; tial la flankenpuŝo de la indiĝena lingvo kiu okazis en Anglio ne okazis en Skotlando.

Bonŝance Ed Robertson verkis fascinan resumon pri la Lingvoj de Skotlando.

Mi rekomendas ke vi legu ĝin!

Thursday, February 10, 2005

Princo Karolo kaj Camilla geedziĝos

Finfine Karolo ricevis permeson de la reĝina patrino, Elizabeta, kaj leĝigos sian amoran rilaton kun Camilla.

La ceremonio estos civila; tamen, poste la ĉefepiskopo de Canterbury benos ilin: ĉio laŭ la regularo de la Eklezio de Anglio; ĉar pro historio Karolo fariĝos la Subtenanto de la Eklezio.

La tuta afero estas iom ridinda; tamen, la monarkio postvivos kvankam Camilla neniam fariĝos reĝino.

Ĉu skota dimensio? Jes; ĉar kiam Karolo vizitas Skotlandon li fariĝas la duko de Rothesay, ne la princo de Kimrio. Tial Camilla ankaŭ same titoloĝos en Skotlando: dukino de Rothesay, ne dukino de Kornvalo.

Pli interese: la oficiala titolo de la reĝino en Skotlando estas la reĝino de skotoj ne la reĝino de Skotlando.

Kial? Skotoj elektas la monarkon; kaj ankaŭ (almenaŭ principe) povas malelekti.

Tio por skotoj vere estas grava principo!