Kulturo de Skotlando

Tuesday, November 15, 2005

Mi frontas la skotgaelan

Antaŭ du monatoj mi decidis ekstudi la skotgaelan lingvon. Kial mi ne faris tion antaŭe? La kialo tutsimple estas mia aparteco de la kulturo de la gaela. (Ne necesas ĉiam uzi la kunaĵon "skotgaela" se oni uzas la adjektivon "irlanda" pri la parenca irlandgaela.) Malpli ol 2% el la loĝantaro de Skotlando parolas la gaelan. Plejparte ĝi estas parolata en la insulara kaj monteta regionoj. Mia propra kultura identeco estas skotlingva kaj skotangla. Tamen, mi komencis mian entreprenon pro la rekono, ke la gaela apartenas al la kulturo de Skotlando; kaj ankaŭ pro la fakto ke la keltaj lingvoj apartenas al tre malgranda - kaj minacata - branĉo de la hindeŭropa familio. Mia lingvistika kolego, Ed Robertson, jam verkis mallonge pri la lingvoj de Skotlando; mi ne ripetos tion kion li tiel koncize klarigis; miaj rimaroj estas multe pli subjektivaj. Espereble ili havos iom da itereso por tiuj kiuj parolas Esperanton.

Mia baza konkludo estas la malfacileco de la gaela por mi. Ĉiutage mi studas ĝin; sed mia ĝisnuna progreso estas malrapidega. La lingvoj kiujn mi jam studis apartenas al la ĝermanaj kaj romancaj familioj. La gaela ŝokas min pro sia fremdeco. Estas treege malfacile prononci la gaelan. Oni ofte aludis al tiu problemo, sed mi suspektis troigon. Mi eraris! La ortografio de la gaela unuavide ŝajnas bizara. Ĝi fakte ne estas bizara, sed la rilato inter la parolata lingvo kaj literumado estas komplikega. Komence mi ne povis rekoni konatajn radikojn; nun mi progresas iomete. La alia eco de keltaj lingvoj estas mutacio: vortoj ŝanĝiĝas laŭ bizanca regularo. Mi nun komencas rekoni kelkajn el la mutacioj kiam mi rigardas la skribitan vorton; tamen, la parolatan lingvon estas alia afero: mi bezonos multe da tempo por rekoni ŝaniĝantajn vortojn - se iam!

Mi intencas raporti mian progreson (se mi faros progreson!) de tempo-al-tempo; kaj ankaŭ komenti pri la kultura rolo de la lingvo en Skotlando. Mi nun volas fari lastan punkton: mi scias preskaŭ neniujn radikojn. Estas kelkete da prunteprenoj el la skota, la norsa kaj eklezia latina. Kelkaj antikvegaj hindeŭropaj radikoj ankaŭ estas tie. Sed preskaŭ ĉiuj radikoj estas tutsimple keltaj kaj nur uziĝas en la irlanda aŭ kutime apenaŭ rekoneblaj en la kimra aŭ la bretona.

Mi nun pli bone komprenas neeŭropajn Esperantistojn kiuj plendas pri neologismoj!

Tamen, la lingvo estas riĉa kaj fascina; kaj mi intencas daŭre klopodi lerni la fundamentojn!