Kulturo de Skotlando

Tuesday, August 09, 2005

Skoteco kaj briteco

La brita registraro volas plifortigi la sperton de briteco. La kialo estas sendube la aliigo de Islamanoj. Oni volas aludi ekzemple al aziaj aŭ hindaj britoj.

Kiel kutime ĉi tiu deziro estas indikilo de Londoncentra brita politiko.

En Skotlando preskaŭ la tuta loĝantaro konsideras sin skota kaj ne brita. Nur kelketaj havas sencon de duobla nacieco. Esplorado indikas ke skotlandaj loĝantoj kies prapatra origino estis hinda aŭ paskistana dua-generacie konsideras sin skotaj.

En Kimrio ekzistas la sama fenomeno, kvankam interese ne tiel forta; Nord-Irlando pro komplika historio konsideras britecon aŭ tre pozitive aŭ tre negative.

La brita registraro ankaŭ aludas al respekto por la brita flago. Estas simila sinteno en Usono: detrui la usonan flagon estas krima ago. En Skotlando la brita flago (kunaĵo de la angla, skota kaj irlanda) estas pritraktata kun indiferento; oni multe preferas la krucan de Sankta Andreo.

Estas interese ke skotoj kiam reĝo Jakobo de Skotlando fariĝis ankaŭ reĝo de Anglio strebis fariĝi britoj; tamen, finfine la entrepreno fiaskis. Unu el la kialoj estis la tendeco de angloj redifini Brition kiel Anglion kaj inverse!

Persone, Anglio, Kimrio kaj Nord-Irlando treege plaĉas al mi; tamen, Britio estas nebuleca. Plaĉas al mi ke etnaj gettoj mankas en Skotlando. La termino "etno" fakte ne apartenas al mia vort-trezoro; tamen, Skotlando ĉielarka kun kultura diverseco kaj ligoj al multaj landoj estas inspira nocio.

Pro nunaj eventoj multaj plendas pri la skota parlamento. Tamen, la plejmulto ne volas aboli ĝin; ili deziras ke ĝi posedu pli larĝan respondecon!