Kulturo de Skotlando

Tuesday, January 25, 2005

Omaĝo al Roberto Burns

Unu el la nekutimaj facetoj de skota kulturo estas la festa honorigo de la naskiĝdatreveno de la poeto, Roberto Burns. Hodiaŭ oni celebras per manĝo de hagiso kaj trinkado de viskio!

Burns verkis skote kaj angle. Li estis patrioto kiu himnis ordinarajn homojn; kaj ne multe ŝatis la riĉajn kaj potentecajn. Burns ankaŭ amis kaj amoris; kaj atakis hipokritecon.

Iasence li estis praesperantisto.

Reto Rossetti lerte tradukis lian mokepopeon, Tam O'Shanter, unu el la majstraĵoj de la ĝenro en skota kaj brita literaturo. Jen la originalo kaj la traduko paralele. Krome la poemo estas bone deklamita de Don Harlowe,

Saturday, January 22, 2005

Netradicio!?


Jack kun nigra kilto Posted by Hello Ĉu oni vere ŝokiĝis?

Ĉu kilto?

Oni kritikis la ĉefministron de Skotlando kiam dum vizito al Usono li surportis netradician kilton. Fakte, la Nacia Partio de Skotlando nun reklame mokas lin.

Mi ne ĉiam konsentas kun Jack McConnell, la ĉefministro; sed mi subtenas vastigon de tradicio. Oni ne intencas malpermesi la kutiman kilton; kaj la origino kaj evoluo de la nacia vestaĵo estas disputveka. Mitoj ne mankas en Skotlando.

Sed la nuntempa interpreto de la kilto estas okulfrapa; kaj ebligos ĝian surporton en aliaj sferoj.

Tion mi subtenas!